Mortfesto de Finnegan

James JOYCE

tradukita ĉe ekstelu.info
 

Book I / Chapter 1

3  
 
    riverkuro, preter preĝejo “Eve kaj Adam”, de bordo kurba ĉe golfeto
fleksita, alportas nin per agrablaj cirkonstancoj kaj recikladeco, denove
alkastele “Howth” ĉirkaŭaĵa ekeĉo. 1
    Sinjoro Tristram, violisto de amantoj, sur la maro mallonga, ankoraŭ
estis revenonte el Amorica Norda en ĉi-flanken la malebena krutaĵ-
istmo, Eŭropo Minora, manprenbatali lian militon penizolatan 2: nek
ĉefulaj rokoj “Sawyer” ĉe la fluo “Oconee” troigis sin mem al ne-
ciganoj en distrikto “Laurens” kiam ili iris petante duoblan nombron
ilian tut-tempe 3: nek voĉo elfajra balgblekis muĝe, muĝe albapti
vin malpetruze: ne tiam, sed baldaŭ ĉasaĵoj poste, plej junul’
estis igonte blindan Isaakon 4: ne tiam, kvankam tute justas, fratinaj
petoluloj estis koleronte je du-unu nat-johano. 5 Putru iom da malto
fermentita per Ĵem aŭ Ŝen je arklumo kaj luksema finiĝo de ĉielarko
estis ekvidata per sonor-rondo en la akvo-vizaĝo. 6
    La falo (bababadalgharaghtakamminarronnkonnbronntonner-
ronntuonnthunntrovarrhounawnskawntoohoohoordenenthur-
nuk!) de iama murrekta pliaĝulo estas rakontita frue en lito kaj poste
en vivo tra tuta muzika Kristana ministerio. 7 La granda falo malsupren
de muro kunportis malmulttempe la malbonkorpon de Finnegan,
eterna solida homo, ke ĝia ĝibkapo sendas senprokraste iun
nedemandanton pli okcidenten serĉante ĝiajn piedfingrojn tre tumultajn:
kaj ĝia suprenvers-voj-punkto lokas ĉe la frapo en la parko
kie oni restigis oranĝojn rustigitajn surverden ekde Dublino
unue amis Liffey. 8

 


  4
 
    Kiaj disputoj ĉi tie de voloj kontraŭ maloj, sufokante diojn de
Ostrogotoj kaj Visigotoj! Brékkek Kékkek Kékkek Kékkek! Kóaks
Kóaks Kóaks! Ualu Ualu Ualu! Kaŭouauh! 9 Kie la pra-glav-uzantoj
ankoraŭ penas ekmastri etajn armilojn, grenadojn, kaj trafarantojn
katapultante balistikegojn ekstere el blank-knabojn de terkapo
“Howth.” 10 Alsieĝatejoj kaj sonoregondoj. Bienuloj, teruru min!
Sanglorantoj, ŝparegu! Armiloj sonoras kun alarmoj, abomeninda.
Kiliki-lik-ili, sonoregado. 11 Kia sorto mortiga, kiaj kasteloj
ventolataj! Kiaj petitoj amas, delogitaj de kiaj uloj indaj,
absolvataj! 12 Kia ver-sento por pajl-haro ilia kun kiaj fort-
voĉo de malvereco. Ho, jen, ĉi tie, iel etendite trafis la vesperon
la patro de malĉastadistoj sed, (Aj, miaj brilantaj steloj kaj
korpo!) 13 iel superarkita plej alta ĉielo la aŭguro de mola
reklamo! 14 Sed estis? Izoldo? Antaŭe kloakoj? La kverkoj malnovaj
nun entorfiĝas dum ulmoj eksaltas el kie kuŝas trituroj. Falus’ se
vi volus, sed vi devas leviĝi: 15 kaj neniam finiĝos ĉi tia
farso al sekularskribe feniksa fino. 16