3
-
-
-
-
- riverkuro, preter preĝejo “Eve kaj Adam”, de bordo kurba ĉe golfeto
- fleksita, alportas nin per agrablaj cirkonstancoj kaj recikladeco, denove
- alkastele “Howth” ĉirkaŭaĵa ekeĉo.
- Sinjoro Tristram, violisto de amantoj, sur la maro mallonga, ankoraŭ
- estis revenonte el Amorica Norda en ĉi-flanken la malebena krutaĵ-
- istmo, Eŭropo Minora, manprenbatali lian militon penizolatan : nek
- ĉefulaj rokoj “Sawyer” ĉe la fluo “Oconee” troigis sin mem al ne-
- ciganoj en distrikto “Laurens” kiam ili iris petante duoblan nombron
- ilian tut-tempe : nek voĉo elfajra balgblekis muĝe, muĝe albapti
- vin malpetruze: ne tiam, sed baldaŭ ĉasaĵoj poste, plej junul’
- estis igonte blindan Isaakon : ne tiam, kvankam tute justas, fratinaj
- petoluloj estis koleronte je du-unu nat-johano. Putru iom da malto
- fermentita per Ĵem aŭ Ŝen je arklumo kaj luksema finiĝo de ĉielarko
- estis ekvidata per sonor-rondo en la akvo-vizaĝo.
- La falo (bababadalgharaghtakamminarronnkonnbronntonner-
- ronntuonnthunntrovarrhounawnskawntoohoohoordenenthur-
- nuk!) de iama murrekta pliaĝulo estas rakontita frue en lito kaj poste
- en vivo tra tuta muzika Kristana ministerio. La granda falo malsupren
- de muro kunportis malmulttempe la malbonkorpon de Finnegan,
- eterna solida homo, ke ĝia ĝibkapo sendas senprokraste iun
- nedemandanton pli okcidenten serĉante ĝiajn piedfingrojn tre tumultajn:
- kaj ĝia suprenvers-voj-punkto lokas ĉe la frapo en la parko
- kie oni restigis oranĝojn rustigitajn surverden ekde Dublino
- unue amis Liffey.
4
-
-
- Kiaj disputoj ĉi tie de voloj kontraŭ maloj, sufokante diojn de
- Ostrogotoj kaj Visigotoj! Brékkek Kékkek Kékkek Kékkek! Kóaks
- Kóaks Kóaks! Ualu Ualu Ualu! Kaŭouauh! Kie la pra-glav-uzantoj
- ankoraŭ penas ekmastri etajn armilojn, grenadojn, kaj trafarantojn
- katapultante balistikegojn ekstere el blank-knabojn de terkapo
- “Howth.” Alsieĝatejoj kaj sonoregondoj. Bienuloj, teruru min!
- Sanglorantoj, ŝparegu! Armiloj sonoras kun alarmoj, abomeninda.
- Kiliki-lik-ili, sonoregado. Kia sorto mortiga, kiaj kasteloj
- ventolataj! Kiaj petitoj amas, delogitaj de kiaj uloj indaj,
- absolvataj! Kia ver-sento por pajl-haro ilia kun kiaj fort-
- voĉo de malvereco. Ho, jen, ĉi tie, iel etendite trafis la vesperon
- la patro de malĉastadistoj sed, (Aj, miaj brilantaj steloj kaj
- korpo!) iel superarkita plej alta ĉielo la aŭguro de mola
- reklamo! Sed estis? Izoldo? Antaŭe kloakoj? La kverkoj malnovaj
- nun entorfiĝas dum ulmoj eksaltas el kie kuŝas trituroj. Falus’ se
- vi volus, sed vi devas leviĝi: kaj neniam finiĝos ĉi tia
- farso al sekularskribe feniksa fino.
Notoj / Notes
|